Saluton karaj!
Se vi ŝatas partopreni gajan Esperanto-aranĝon en bela regiono, venu al
la venonta, 10-a KoKoLoRES, kiu okazos de ĵaŭdo, la 30-a de septembro
ĝis dimanĉo, la 3-a de oktobro en Oer-Erkenschwick. Tie situas la
Kinder-Jugendcamp Haard (vidu http://www.kinder-jugendcamp.de).
Partoprenos homoj el Nederlando, Belgio, Italio kaj Germanio - bona okazo
por komencantoj praktiki Esperanton!
Eblas partopreni unuopajn tagojn sen tranokto, sed bv. ĉiukaze anonci
vian venon!
Mi volonte sendos pliajn informojn pri la loko, la vojo, la kotizo.
Amike, Petra